Tre rapide kreskis nombro de senhejmuloj en Kalifornio dum pandemio
Ĝoja Publikigita: 2022-11-05 17:40:44

Brita ĵurnalo The Guardian ĵaŭde raportis, ke dum pandemio tre rapide kreskis la nombro de senhejmuloj en usona Kalifornio, precipe en Sakramento, la ĉefurbo de Kalifornio. Post 2019 la nombro de senhejmuloj en Sakramento pliiĝis je 70%. Laŭ kalkulo, almenaŭ 9 278 personoj ne havas loĝejojn, ili plejparte dormas sub la ĉielo aŭ en aŭtoj.

Fakuloj diris, ke la pandemio ne estas la ĉefkulpulo, kaj la ĉefa kialo pri la kresko de senhejmuloj en la urbo estas alta prezaro de domoj. De marto de 2020 ĝis novembro de 2021 la luprezaro de domoj en la urbo meznombre pliiĝis je 20%, kaj samtempe mankis malaltprezaj luloĝejoj, kio devigis longtempajn luantojn tranokti sur stratoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree