Amaskomunikiloj: Ĉinio helpas al mondaj entreprenoj komune krei brilan estontecon
Ĝoja Publikigita: 2022-11-05 17:30:44

Vendrede vespere inaŭguriĝis en Ŝanhajo la kvina Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Al tiu ĉi ekspozicio ĉeestis 145 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj kaj 284 entreprenoj el la mondaj 500 potencoj kaj gvidaj entreprenoj de diversaj industriaj sektoroj. Diverslandaj amaskomunikiloj donis altan atenton kaj en la unua tempo publikigis komentojn, laŭdante, ke la ĈIIE donas oportunojn al monda disvolvo.

Brita novaĵ-agentejo REUTERS vendrede raportis, ke ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping donis paroladon en la malfermo de la kvina ĈIIE. La raporto konigas la procezon de la importa ekspozicio kaj ĉefe citas la enhavon en la parolado de Xi pri tio, ke Ĉinio akcelos diversajn landojn kaj partiojn komune dividi profundigitajn internaciajn kunlaborajn oportunojn.

IOL, la retejo de sudafrika ĵurnalo The Sunday Independent publikigis komentarion dirante, ke la ĉina pompe disvolviĝanta merkato kaj giganta potencialo ĉiam altiras amason da alilandaj entreprenoj, kaj de ili la ĈIIE estas rigardata grava platformo pri disvolvo en la ĉina merkato. La komentario substrekis, ke Ĉinio, la ĉefa celo de eksportado de multaj landoj kaj regionoj, donis kinetan energion al la monda ekonomio kaj liveris oportunojn por la monda disvolvo.

Rusa novaĵ-agentejo RIA Novosti ĵaŭde citis aktualaĵojn de rusa centro pri eksportado dirante, ke en tiu ĉi ĈIIE partoprenos proksimume 30 entreprenoj el 15 rusaj regionoj, kaj ili montros siajn produktojn, reklamos siajn markojn kaj serĉos komercajn partnerojn en la ĉina merkato, kaj por ili la ĈIIE estas la ununura ŝanco.

Belorusa novaĵ-agentejo BELTA merkrede publikigis raporton menciante, ke la kvina ĈIIE havos novan zonon kun la trajtoj de la industrio de semoj de agrikulturaj plantoj kaj la industrio de artefarita inteligento, kaj en la ĈIIE aperos centoj da novaj produktoj pri konsumo, agrikulturo, scienc-tekniko kaj servado.

Raporto de Associated Press of Pakistan lunde raportis, ke la kvina ĈIIE havas "virtualajn seriojn" kaj unuafoje instalis platformon de "diĝita ekspozicio". La raporto diras, ke pro vigle disvolviĝanta komerco inter Pakistano kaj Ĉinio kaj investaj kunlaboroj donitaj de la ĈIIE kaj aliaj gravaj platformoj, lastajn jarojn stabile kreskis la totala sumo de eksportado de Pakistano al Ĉinio.

Venezuela nacia televidstacio VTV  la 29-an de oktobro publikigis artikolon dirante, ke la ĈIIE estas rigardata kiel pordo de mondaj entreprenoj por eniri en la ĉinan merkaton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree