Nova disvolvo de Ĉinio donas novan oportunon al Afriko
Ĝoja Publikigita: 2022-11-05 17:46:56

"En la nova situacio disvolvi rilatojn inter Ĉinio kaj Tanzanio ne nur konformas al komunaj kaj longdaŭraj interesoj de la du landoj, sed ankaŭ havas gravan signifon por konstrui ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko". Tion esprimis ĉina prezidanto Xi Jinping dum sia interparolo kun vizitanta Tanzania prezidento Samia Suluhu Hassan en Pekino. La dulandaj ŝtatestroj deklaris altigi la ĉina-tanzaniajn rilatojn al ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco, kaj atingis multajn gravajn interkonsentojn pri tenado de altranga kontakto kaj dialogo kaj grandigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro. Ili publikigis komunan deklaracion kaj subskribis multajn dokumentojn pri kunlaboro, kio donis fortan dinamismon por profundigi kunlaborojn inter Ĉinio kaj Tanzanio kaj inter Ĉinio kaj Afriko en la nova epoko.

En la interparolo, la dulandaj ŝtatestroj klare esprimis reciprokan firman subtenon pri demandoj rilataj al siaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Tio estas vera portreto de la tradicia amikeco kaj alta politika konfido inter Ĉinio kaj Tanzanio.

Samtempe Ĉinio estas bona partnero de Tanzanio sur la vojo de disvolvo kaj de longa tempo alportis multajn investojn kaj helpajn programojn al la orientafrika lando. En la interparolo, Xi substrekis, ke Ĉinio volas daŭre plivastigi importon de tanzaniaj trajtaj produktoj, subteni ĉinajn entreprenojn fari investojn kaj entreprenadon en Tanzanio, interŝanĝi kun Tanzanio spertojn kaj agmanierojn pri prosperigo de vilaĝoj kaj subteni tanzanian disvolvon de aferoj rilataj al vivtenado de popolanoj.

Nun interplektiĝas centjaraj ŝanĝiĝoj kaj jarcenta pandemio, kaj la mondo troviĝas en la nova periodo de tumultoj kaj reformoj. Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando de la mondo, Afriko estas la kontinento, kie plej intense amasiĝas evoluantaj landoj. Tial striktaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko ne nur konformas al bazaj interesoj de la du flankoj, sed ankaŭ havas gravan signifon por protekti mondan justecon kaj akceli mondan daŭripovan disvolvon.

En la interparolo, Xi substrekis, ke Ĉinio volas per propra disvolvo liveri novajn oportunojn al Afriko, la ĉina flanko volas kun Afriko persisti en internaciaj bazaj principoj inkluzive de la kvin principoj pri paca kunekzistado, aktive plenumi tutmondan disvolvan iniciaton, altigi reprezentantecon kaj parolorajton de evoluantaj landoj en la monda regado, kaj fari pli grandan kontribuon al konstruado de homara komunumo kun komuna estonteco. Tiuj ĉi gravaj sintenoj enkorpigas pozitivan volon de Ĉinio por akeli ĉina-afrikan kunlaboron sur la strategia alteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree