Malferma Ĉinio dividas tri oportunojn kun la mondo
Ĝoja Publikigita: 2022-11-06 16:39:10

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede vespere per video ĉeestis la malferman ceremonion de la kvina Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en Ŝanhajo kaj donis paroladon. Li substrekis, ke Ĉinio akcelos diversajn landojn kaj partiojn komune ĝui oportunojn. Multaj ĉeestantoj de la ĈIIE opiniis, ke la parolado de prezidanto Xi inspiras ilin kaj eligas la firman decidemon de Ĉinio pri plivastigo de altnorma malfermo kaj akcelo de komuna disvolvo.

Laŭ statistiko, en la antaŭaj kvar ĈIIE sume estis enkondukitaj 270 mil specioj de eksponaĵoj, totala transakciosumo de intenco superis 270 miliardojn da usonaj dolaroj kaj publikiĝis pli ol 1 500 novaj produktoj, novaj teknikoj kaj novaj servoj. La ĈIIE jam fariĝis montrofenestro de la nova disvolva paradigmo de la lando, platformo por altnorma malfermo, kaj publika bono por la tuta mondo. 

La kvina ekspozicio estas la unua grava internacia ekspozicio post la 20a Nacia Konferenco de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), al ĝi ĉeestis 145 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj kaj 284 entreprenoj el la mondaj 500 potencoj kaj gvidaj entreprenoj de diversaj industriaj sektoroj, proksimume 90% de la ĉeestantoj refoje partoprenas en la ekspozicio. Estas pli kaj pli granda la rondo de amikaro, kio montras pli kaj pli bone organizatan ekspozicion kaj atendon de mondaj entreprenoj pri ĉinaj oportunoj.

La raporto de la 20-a Nacia Konferenco de la KPĈ substrekas, ke Ĉinio persistas en la baza ŝtata politiko de malfermo, firme observas la malferman strategion de reciproka utilo kaj komuna gajno kaj kontinue donas novajn oportunojn per ĉina nova disvolvo al la mondo. Kie estas la novaj oportunoj? En sia parolado Xi montris, ke Ĉinio laboros kun ĉiuj landoj kaj ĉiuj partioj por dividi la ŝancojn de sia granda merkato, sia institucia malfermo kaj profundigita internacia kunlaboro. Laŭ analizistoj, la tri oportunoj metas potencan pozitivan energion al malfacile renormaligita monda ekonomio.

Pasis kvin jaroj kaj "Kvarfolio" rekomencis "rendevuon de malfermo". Tra la fenestro de la ekspozicio, la mondo vidas senkompare brilan estontecon kaj senlimajn oportunojn de Ĉinio, kiu komencas novan vojaĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree