Ĉina ĉefministro alvokas fortigi reciproke utilan kunlaboron kun Germanio
Ĝoja Publikigita: 2022-11-06 16:48:15

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede dialogis kun vizitanta germana ĉefministro Olaf Scholz en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Germanio, pretas labori kun Germanio por progresigi la stabilan kaj sanan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio sur la bazoj de reciproka respekto kaj reciproka utilo, kaj por doni pli da impetoj al la monda ekonomio kaj pli bone protekti regionan kaj mondan pacon kaj stabilecon.

Scholz diris, ke Germanio ne pledas por rompi ligon, pretas kunlabori kun Ĉinio por venki influon el KOVIM-19, profundigi kunlaboron, oportunigi personajn interŝanĝojn kaj pluapaŝe akceli disvolvon de la dulandaj rilatoj.

Ili interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj demandoj komune prizorgataj, inkluzive de la ukrainaj krizoj, promesante klopodi por konservi mondan pacon kaj regionan stabilecon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree