Xi kaj madagaskara prezidento reciproke sendis gratulan mesaĝon pri 50-a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter du landoj
Ĝoja Publikigita: 2022-11-06 16:59:37

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj madagaskara prezidento Andry Nirina Rajoelina dimanĉe reciproke sendis gratulan mesaĝon por celebri la 50-an datrevenon de establo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi montris, ke en la pasintaj 50 jaroj de la establo de la diplomatiaj rilatoj malgraŭ ŝanĝiĝoj de la internacia situacio, la rilatoj inter Ĉinio kaj Madagaskaro ĉiam stabile kaj sane disvolviĝis. Lastajn jarojn la du landoj establis la ĉiuflankan kunlaboran partnerecon, tagon post tago solidiĝis politika konfido kaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj sur diversaj kampoj estis fruktodonaj. "Mi alte atentas la disvolvon de la rilatoj kun Madagaskaro, volas kun prezidento Rajoelina klopodi por kontinue levi nivelon de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Madagaskaro kaj doni bonon al la du landoj kaj la du popoloj per la oportuno de la 50-a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj".

Rajoelina diris, ke en la pasinta duonjarcento de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, profunde disvolviĝis diverskampaj kunlaboroj inter Madagaskaro kaj Ĉinio, kaj la du landoj akiris abundajn fruktojn. Sincera amikeco, reciproka respekto, reciproka fido kaj reciproka subteno jam estas rimarkindaj karakterizaĵoj de la ĉiuflanka kunlabora partnereco de Madagaskaro kaj Ĉinio. Madagaskaro volas kun Ĉinio klopodi por konstrui pli striktan komunumon de Madagaskaro kaj Ĉinio kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree