Novaj kaj malnovaj amikoj venas al 5-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio
Lucia Publikigita: 2022-11-07 15:01:48

De la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo okazas la 5a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. 

Kompare kun antaŭaj ekspozicioj, ĉi-jara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio havas pli multajn partoprenantajn landojn, kun entute 145 landoj, regionoj kaj internaciaj organizaĵoj, kun pli optimumigita strukturo kaj pli forta reprezentanteco.

Entreprenoj el 127 landoj kaj regionoj partoprenis en la entreprena komerca ekspozicio, kaj preskaŭ 90% de la entreprenoj el la mondaj 500 potencoj kaj gvidaj entreprenoj de diversaj industriaj sektoroj revenis al la ekspozicio.La membroŝtatoj de la " Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco" (RAEP) ĉiuj partoprenis en la ekspozicio. La nombro de la landoj laŭlonge de la "Zono kaj Vojo" kaj partoprenantaj landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo pliiĝis kompare kun la antaŭa ekspozicio. Ok landoj inkluzive de Nikaragvo, Ĝibutio, Maŭritanio, Komoroj, Mozambiko, Kongo (DRC), Irako kaj Islando unuafoje partoprenis la nacian ekspozicion.

Ĝis nun la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio evoluis al internacia publika produkto kundividata de la mondo, konstante stimulante novajn ŝancojn por la malfermo de la ĉina merkato, kaj injektante novan impeton al la reakiro de la tutmonda ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree