Britio devus fari intertraktadon pri la suvereneco de la insularo Malvinas
CMG Publikigita: 2022-11-07 22:29:20

La brita ministro pri eksteraj aferoj, James Cleverly, lastatempe diris, ke Britio kaj Maŭricio jam decidis komenci intertraktadon pri la suvereneco de la Arkipelago Chagos kaj esperis havi interkonsenton komence de la venonta jaro. Tiu brita esprimo, laŭ la opinio de la ekstera mondo, estas grava elpaŝo por solvi la disputon pri la suvereneco de la Arkipelago Chagos. Sed, se Britio volas fari intertraktadon pri la Arkipelado Chagos, tiam ĝi ne forgesas tion, ke la insularo Malvinas ankoraŭ estas neleĝe okupata de la britoj, kaj sekve ĝi devus fari intertraktadon kun Argentino.

Britio estis eŭropa potenco, kiu havis plej multe da transmaraj kolonioj, kaj en diversaj tempoj invadis preskaŭ 90% de la landoj tra la mondo. Ĉu la Arkipelago Chagos, ĉu la insularo Malvinas, ili ambaŭ estas objektoj, kiujn Britio ŝuldis en la koloniia tempaĝo, kaj ili ambaŭ vidatestis la prakrimon de la “imperio neniam falonta”.

Ke Britio esprimis la volon fari intertraktadon pri la Arkipelago Chagos, tio okazas plejparte de la premo de la internacia komunumo, kaj tio ankaŭ spegulas la malfortiĝon de la potenco kaj influipovo de Britio kadre de la mondo.

Nun, Britio esprimis la volon intertraktadon kun Maŭricio pri la suvereneco de la Arkipelago Chagos, kaj tio estas iagrade plenumita laŭ rezolucio de UN, kaj ankaŭ progreso akirita de la internacia komunumo en la batalo kontraŭ koloniismo. Hodiaŭ, en la 21a jarcento, koloniismo kaj hegemoniismo ne havas sian piedtenon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree