Preskaŭ 60 entreprenoj kaj institucioj surloke subskribis kontrakton por la 6a ĈIIE
CMG Publikigita: 2022-11-07 20:14:00

Lunde, la 6an de novembro, okazis la konferenco de asociitaj eksponantoj de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) 2022. Preskaŭ 60 entreprenoj kaj institucioj surloke subskribis kontrakton por partopreni en la 6a ĈIIE.

La entreprenoj, kiuj jam subskribis kontrakton, kovras 6 sektorojn: nutraĵo kaj terkulturaĵo, veturilo, teknologia ekipaĵo, medicina aparato kaj sanprotekto, kaj serva komerco. Estas malnovaj amikoj, kiuj sinsekve partoprenis la 5 ekspoziciojn, kaj ankaŭ novaj amikoj, kiuj ĵus fariĝis la novaj membroj de la familio de la ĈIIE. Do el tio oni povas vidi la ĉarmon de la ĈIIE.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree