Laŭ raporto de siria novaĵ-agentejo SANA en la 6a de novembro laŭ la loka tempo, kontraŭleĝaj usonaj trupoj uzis 43 cisternokamionojn plenajn de nafto ŝtelita el naftejoj en nordorienta Sirio por transporti ilin al Irako tra la kontraŭleĝa transirejo en Mahamodi.
Nuntempe, la kontraŭleĝaj usonaj trupoj en Sirio kaj la opoziciaj armetrupoj kiujn ili subtenas regas la ĉefajn naftoproduktajn areojn en Sirio, kaj ofte kontrabandas sirian petrolon el la lando, kaŭzante gravan energimankon en Sirio kaj pligravigante la humanitaran katastrofon en Sirio. La siria registaro plurfoje kondamnis la "piratadon" de Usono kaj postulis, ke la kontraŭleĝaj usonaj trupoj kiel eble plej baldaŭ forlasu Sirion.