Xi gratulas Internacian Organizon de Bambuo kaj Rotango por ties 25a datreveno
Lucia Publikigita: 2022-11-07 18:57:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulleteron lunde al la Internacia Organizo de Bambuo kaj Rotango por ties 25a datreveno kaj al la Dua Tutmonda Kongreso de Bambuo kaj Rotango.

Xi diris, ke ekde sia fondiĝo, la organizo sin dediĉas al protekto, disvolvo kaj utiligo de bambuaj kaj rotangaj rimedoj, kaj ludas konstrueman rolon, kio antaŭenigas tutmondan ekologian mediprotekton kaj ankaŭ daŭripovan disvolvadon.

Xi emfazis, ke Ĉinio ageme akcelas ekologian progreson kaj la disvolvan koncepton de harmonia kunvivado inter la homo kaj la naturo.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio volas daŭre labori kun ĉiuj partioj por konstrui komunumon de vivo por la homo kaj la naturo kaj puran kaj belan patrujon por estontaj generacioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree