La 4an de novembro usona ĵurnalo The Washington Post komentis en artikolo, ke Usono ne plu estas la plej amika lando por enmigrintoj en la mondo.
La artikolo diris, ke ekde la Trump-epoko, la enmigra politiko de Usono fariĝis pli kaj pli severa, kaj por tiuj, kiuj volas enmigri en Usonon, la sento de sperto kaj identeco pli kaj pli malaltiĝas. La artikolo montris, ke la sincera akcepto de enmigrintoj estis la plej granda kaj fina konkurenciva avantaĝo de Usono, kaj tiun ĉi avantaĝon nun aliaj landoj atingas aŭ eĉ superas, kio sendube malfortigas la allogecon kaj konkurencivon de Usono.