Monda Pintkunveno de Gvidantoj de COP27 komenciĝas en Egiptio
Lucia Publikigita: 2022-11-08 15:10:11

La Monda Pintkunveno de Gvidantoj de la 27a Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo de Unuiĝintaj Nacioj (COP27) komenciĝis lunde en la egipta urbo Sharm el-Sheikh.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres diris al landoj ĉe la komenco de la pintkunveno, ke ili alfrontas severan elekton: labori kune nun por redukti emisiojn aŭ malfavori estontajn generaciojn per klimata katastrofo.

En la lastaj jaroj, sciencistoj kaj ŝtatestroj alvokis urĝajn kaj kolektivajn agojn por trakti klimatan ŝanĝiĝon kaj mildigi ĝiajn ruinigajn konsekvencojn dum disponigado de klimata financado fariĝis la fokuso de ĉi tiu jaro.

Ĉina Speciala Sendito por Klimata Ŝanĝiĝo Xie Zhenhua diris dimanĉe en flanka evento de COP27, ke Ĉinio aktive kreas verdan kaj malaltkarbonan atmosferon dum jaroj, kuraĝigante la publikon partopreni en redukto de karbona ellaso, kaj esplorante por establi plurecan mekanismon de socia partopreno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree