Ĉina-Laosa Fervojo transportis pli ol 10 milionojn da tunoj da varoj
Lucia Publikigita: 2022-11-08 19:27:33

Laŭ informo de la Buroo Kunming de la Ĉina Fervoja Grupo, ekde la malfermo de la Ĉina-Laosa Fervojo, la varotransporta kvanto kreskis monaton post monato, ĝis la 7a de novembro la totala sumo de varoj transportitaj superis 10 milionojn da tunoj.

Ĝis nun 25 provincoj kaj urboj en Ĉinio sinsekve funkciigis translimajn vartrajnojn sur la Ĉina-Laosa Fervojo. De 1 paro da trajnoj tage ĝis 6 paroj da trajnoj tage hodiaŭ, la trans-landlima transportkapablo estis kontinue plialtigita.

Kargotransporto kovris Laoson, Tajlandon, Mjanmaon, Malajzion, Kamboĝon, Singapuron kaj aliajn landojn kaj regionojn. La transportitaj varoj vastiĝis de pli ol 100 specoj ekzemple de sterkoj kaj ĉiutagaj artikloj en la komenca etapo al pli ol 1200 specoj kiel elektronikaj, fotovoltaaj produktaĵoj kaj malvarmĉenaj fruktoj. La valoro de la varoj transportitaj eksterlanden superis 12 miliardojn da juanoj.

La Ĉina-Laosa Fervojo estis elektrizita kaj liganta urbon Kunming, Yunnan-provinco, Ĉinio kaj la urbon Vientiano, Laoso. La tuta linio estis malfermita al trafiko en la 3a de decembro 2021. Ĝi estas la unua eksterlanda fervojo, kiu adoptis ĉinajn normojn kaj estas konstruita kaj funkciigata en kunlaboro inter Ĉinio kaj Laoso. Kaj cetere, ĝi estas rekte konektata al la ĉina fervoja reto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree