Franca kaj brita gvidantoj diskutas pri migrado
CMG Publikigita: 2022-11-08 19:22:22

La 7an de novembro la franca prezidento Macron kaj la brita ĉefministro Sunak kunvenis en Sharm el Sheikh de Egiptio por diskuti pri migrada administrado kaj aliaj problemoj.

Tio estas la unuafoja renkontiĝo de Sunak, kiu prenis britan ĉefministrecon en oktobro, kun Macron. Antaŭe ili ambaŭ faris telefonan interparoladon.

Sunak diris, ke li esperas fari “intiman kunlaboron” kun Francio ĉe migrada problemo. Ankaŭ li konfesis, ke ĝi estas “kompleksa problemo” kaj “ne povas solvi ĝin dumnokte”. Britaj aŭtoritatoj esperis, ke ili povos subskribi kunlaboran interkonsenton pri koncernaj aferoj ene de kelkaj semajnoj.

En la kunveno ili ankaŭ diskutis pri la ukraina krizo. Franca amaskomunikilo asertis, ke Macron planas inviti Sunak partopreni en kunveno pri la ukraina problemo, kiu okazos en Parizo en la venonta monato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree