Lucia serĉas kafon el Etiopio en Pekino
Lucia Publikigita: 2022-11-08 20:11:28

Lucia: Estas multaj kafproduktaj regionoj en la mondo! Kafo el kiuj regionoj estas troveblaj en Pekino? Saluton mi estas Lucia.Sekvu min serĉi importitajn kafojn en Pekino.

Fotisto: Lucia, kiun kafon ni trinkos hodiaŭ.

Lucia: Mi trinkos kafon el Etiopio.Ĉar ĝi venas de la origino de kafo.

Kafisto: Saluton.

Lucia: Ni serĉas kafon el Etiopio en Pekino.

Kafisto: Ni liveras du specojn de etiopa kafo.

Lucia: Mi volas trinki kafon de la numero 48.

Kafisto: Ne numero 48, ĝi estas la prezo, 48 juanoj.

Bonvolu flari la kafpulvoron.

Lucia: Ĝi havas fortan fermentan guston.

Kafisto: Kiam vi trinkas ĝin vi sentos la dolĉan kaj acidan guston,similan al gusto de mikstaj fruktoj.Por eviti tro fortan aŭ maldensan guston de la kafo,mi preferas tian en la proporcio de 1 al 15.

Lucia: Ŝajnas la kafisto amegas la numeron 15,5.

Kafisto: Ĝuu vian kafon.

Lucia:Dankon.

Lucia: La gusto de vino estas forta, mi ankaŭ sentas la guston de ĉerizo kaj kakao. Ĉu vi volas trinki ĝin? Bonvole!

Lucia: Jen estas kafo el Etiopio, elektita de mi. Ĝi estas produktita per natura rimedo kaj havas fortan guston de ĉerizo, kakao kaj akfrukto.

La kafo kostas 48 juanojn en Pekino. Ne forgesu diri al mi la prezon de etiopia kafo en via lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree