Ĉinio estas pli malferma per ĈIIE kiel pruvo
CMG Publikigita: 2022-11-08 23:11:51

Ekde la malfermiĝo de la 5a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), la efiko de ĈIIE konstante kreskas. Ke Ĉinio pluigas la fundamentan nacian politikon plivastigi malfermon al la ekstera mondo, tio estas atentata de personoj el eŭropaj landoj.

La greka konsulo ĉe Ŝanhajo, Georgios Partheniou, diris, ke en tiu ĉi ĈIIE reprezentantoj de 12 grekaj entreprenoj, kaj tio, ke Grekio en sinsekvaj jaroj partoprenis en ĈIIE, montras la interesiĝon de Grekio pri ĈIIE kaj la deziron de ĝi disvastigi grekajn produktaĵojn.

Gianpaolo Bruno, la ĉefa reprezentanto de la Itala Komisiono pri Ekstera Komerco en ties pekina agentejo kaj la ĝenerala kunordiganto en Ĉinio kaj Mongolio, diris, ke okazigo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas unu el la plej grava elpaŝoj en la lastaj jaroj, kaj ĝi liveras bonajn oportunojn al diversaj landoj kaj, cetere, novajn artiklojn, servojn kaj teknologiojn en la ĉina merkato.

Serdechnyi Oleksandr, la ukraina ekonomikisto kaj fakulo pri internaciaj komerco kaj investo, diris, ke en la pasintaj du jaroj la nova kronviruso estigis seriozan velkon kaj regreson de la tutmonda ekonomio. Ĉinio tamen emfazis, ke ni, ĉiuj landoj, devas pliprofundigi internacian kunlaboron kaj dividi ŝancojn, kune kulturi mondskale disvolvan kapablon, kaj tio, sendube, ludos gravan rolon en la reprosperigo de la tutmonda ekonomio.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree