Proparolanto de la ministerio pri eksterlandaj aferoj diris lunde, ke Ĉinio firme oponas ajnan formon de oficialaj interŝanĝoj inter Britio kaj regiono Tajvano, urĝante Brition ĉesi sendi erarajn signalojn al fortoj de "Tajvana sendependeco".
Laŭ informo de la oficejo de brita ministro pri komerca politiko Greg Hands, la ministro faros dutagan viziton al Tajvano ĉi-semajne por komercaj interparoloj kaj renkontos la gvidanton de la ĉina regiono Tajvano Tsai Ing-wen.
Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris respondon en la regula gazetara konferenco lunde en Pekino, li diris: "Ni urĝas la britan flankon reale respekti la suverenecon de Ĉinio, observi la principon de unu Ĉinio, ĉesigi ajnan formon de oficialaj interagoj kun Tajvano kaj ĉesi sendi malĝustajn signalojn al la fortoj de 'Tajvana sendependeco'."