Wang Yi: Ĉinio ĉiam subtenas pli grandan rolon de la Ĝenerala Asembleo de UN
Lucia Publikigita: 2022-11-08 15:31:50

Ke Ĉinio ĉiam plene subtenas la aferojn de UN kaj subtenas pli grandan rolon de la Ĝenerala Asembleo de UN, diris ĉina Ŝtata Konsilanto kaj Ministro pri Eksteraj Aferoj Wang Yi lunde dum sia virtuala renkontiĝo kun prezidanto de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN Csaba Korosi.

Wang diris, ke Ĉinio daŭre partoprenos en internacia kunlaboro pri klimata ŝanĝiĝo kaj faros pozitivajn kontribuojn al la sukceso de la 27a sesio de la Konferenco de la Partioj al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio ankaŭ pretas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn pri akvoresursoj kun aliaj landoj per la efektivigo de la Tutmonda Disvolva Iniciato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree