Malfermiĝis la Pintkunveno de Monda Interreta Konferenco 2022 en Wuzhen
Lucia Publikigita: 2022-11-09 17:16:57

Merkrede malfermiĝis la Pintkunveno de la Monda Interreta Konferenco 2022 en Wuzhen, urbo de ĉina orienta provinco Zhejiang. La pintkunveno estas la unua jarkunveno post la starigo de la Internacia Organizo de la Monda Interreta Konferenco. Pli ol 2 000 reprezentantoj el pli ol 120 landoj kaj regionoj partoprenis en la konferenco interrete aŭ ĉeloke.

Kun la temo "Konstrui Ciberan Mondon kaj Krei Ciferecan Estontecon - Kunigi Manojn por Konstrui Komunumon kun Komuna Estonteco en Ciberspaco", la pintkunveno koncentriĝis pri kvar ĉefaj sektoroj: kunlaboro kaj evoluo, teknologio kaj industrio, homaro kaj socio kaj regado kaj sekureco.Temoj kiel varmaj punktoj estas starigitaj por reflekti la antaŭrigardan pensadon de la industrio pri la evoluperspektivoj de la Interreto, gvidi la tendencon de cifereca teknologia novigo kaj pruvi ĉinajn solvojn, ĉinan saĝon kaj ĉinan respondecon pri antaŭenigo de interreta evoluo kaj administrado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree