Ĉinio kreas tutmondajn ŝancojn kun altnivela malfermo
Lucia Publikigita: 2022-11-09 20:29:17

Ali Faiz, afgana ekspozicianto ĉe la ĈIIE, en la pasintaj kelkaj jaroj, laboris por antaŭenigi la vendon de afganaj specialaĵoj en Ĉinio. Per la platformo de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, (ĈIIE) afganaj tapiŝoj estas konataj de pli kaj pli da konsumantoj, kaj Ali ankaŭ kontribuis al la altiĝo de enspezo de la homoj en sia hejmurbo.

Ali Faiz, afgana ekspozicianto ĉe la ĈIIE

Post kiam ni aliĝis al la ĈIIE, afganaj tapiŝoj estis bone reklamitaj en Ĉinio. Ekde tiam, multaj el niaj tapiŝoj estas senĉese eksportitaj al Ĉinio kaj estas rekonitaj de multaj lokaj amikoj. Ili ŝatas ĉi tiujn tapiŝojn.

Ekde la unua ĈIIE en 2018, granda nombro da novaj produktoj, novaj teknologioj kaj novaj servoj el la mondo eniris Ĉinion per la ĈIIE. Laŭ statistiko, la unuaj kvar ĈIIE-oj enkondukis entute 270 000 produktojn (pecoj), kun pli ol 270 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉinio, la grandega merkato, kreas ŝancojn por tutmondaj kompanioj.

Niels B. Christiansen, Ĉefoficisto, Lego Groupo

Ni estas tre fieraj esti ĉi tie por la kvina ekspozicio, kaj mi pensas, ke mi vidas la evoluon de tiu tempo. Estis vere bona afero, mi pensas, ke Ĉinio malfermas kaj permesas, ke oni povas per la ĈIIE krei la ŝancon starigi ĉi tiujn ligojn inter lokaj kompanioj, eksterlandaj kompanioj kaj konsumantoj.

Jochen Goller, Prezidanto kaj Ĉefoficisto, BMW Group en Ĉinio

Laŭ mia opinio, ke nia investo ĉi tie en Ĉinio venas en ĝusta tempo. Ĝi povas produkti 100 procentajn elektrajn aŭtojn. La merkato en Ĉinio ŝanĝiĝis, ĝi jam fariĝis la unua merkato por elektro-aŭto en la mondo.

La ĈIIE estas rigardata kiel grava simbolo de la malfermo de Ĉinio. La malferma strategio de reciproka profito kaj kungajno estas unu el la stabilaj principoj de la politiko, tio estas, la nova disvolviĝo de Ĉinio daŭre liveros novajn ŝancojn al la mondo kaj antaŭenigos la konstruadon de malferma monda ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree