Solidareco kaj kunlaboro estas bazo de reprosperiĝo
CMG Publikigita: 2022-11-09 20:04:41

Donitaĵoj de EUROSTAT montras, ke la inflacia procento de la eŭrozono en oktobro kreskis ĝis 10,7%, do nova kulmino. Eŭropa Centra Banko (ECB) ankoraŭ frontas al la premo, kiun alportos plia aldono de interezo.

ECB rapidigis siajn paŝojn, sed ĝi ankoraŭ estas treege limigita de la problemoj, kiuj restas tie en la landoj havantaj vere altajn ŝuldojn. Se interezo tro altiĝos plu, ili renkontos problemojn de nesolventeco.

Donitaĵoj de Ĉina Federacio de Loĝistiko kaj Aĉetado montras, ke Indico de Direktantaro de Aĉetado (IDA) de la tutmonda fabrika industrio estis 49,4%, do malpliiĝis je 0,9% kompare kun la antaŭa periodo. Krome, IDA de la eŭropa fabrika industrio restas sub 50% en sinsekvaj tri monatoj.

Xu Hongcai, la vicdirektoro de Ekonomipolitika Komisiono de Ĉina Asocio de Politika Scienco:

Ke IDA de la tutmonda fabrika industrio konstante falis, tio nerekte refleksas la subpremon, al kiu la nuna monda ekonomio frontas. La monda ekonomio plenas je necerteco, kaj la risko de tutmonda inflacio kaj ekonomia regreso estas leviĝanta.

La ŝanĝiĝo de la mondo, la ŝanĝiĝo de la epoko kaj la ŝanĝiĝo de la historio disvolviĝas en maniero senprecedenca, kaj la regreso de la tutmonda ekonomio estas grandiĝanta. En tia okazo la pintkunveno de gvidantoj el G20 okazos en Bali, Indonezio, kaj tio liveros ŝancojn por serĉi bonajn rimedojn por la tutmonda ekonomio.

Indonezia prezidento Joko Widodo:

G20 kunigas ĉefajn landojn en la mondo kaj ili havas gigantan influon mondskale. Multaj problemoj de la mondo bezonas esti solvitaj per nia komuna klopodo. Rilataj krizoj devas esti elradikigitaj, kaj la tuttergloba ekonomio devas kiel eble plej rapide reprosperiĝi.

Su Xiaohui, vicdirektoro de Departemento por Usona Studado de Instituto de Internacia Studado:

Ĉi-jare la fono de kunlaboro de G20 estas, ke la mondo frontas al pli kaj pli multaj defioj kaj problemoj. Tial, Indonezio kiel landoprezidanto difinis la ĉeftemon de la G20-pintkunveno: Kuna reprosperigo kaj forta reprosperigo.

Dr.Michael Borchmann, alta konsilisto de Ĉina Internacia Invest-akcela Centro:

La tuta mondo alfrontas multe da seriozaj defioj kaj problemoj, ekzemple: klimata krizo, KOVIM-19, kiu ankoraŭ furiozas, kaj terorismo, kiu katenas multajn regionojn. Tiujn tutmondajn defiojn ni, ĉiuj landoj, povos venki nur, se ni estas unuiĝintaj. 

Indonezia prezidento Joko Widodo:

La ĉeftemo de la pintkunveno spegulas la atendon de la internacia socio al G20. Ĉinio ĉiam ludas gravan rolon en la reprosperigo de la tutmonda ekonomio. Kiam ĉiuj landoj kune klopodas restarigi kunlaboron por si mem, mi esperas, ke Ĉinio fariĝos parto de la nova kunlabora modelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree