Revo de Svetlana pri entreprenado en Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2022-11-09 08:32:56

Svetlana venas de Rusio kaj vivas en Ĉinio 23 jarojn. En Ĉinio realiĝis ŝiaj revoj fariĝi universitata instruisto kaj entreprenisto kaj fiksloĝiĝi en Ĉinio. Nun en demonstrejo pri ekonomia kaj komerca loka kunlaboro de Ĉinio kaj Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en urbo Qingdao de la provinco Shandong, orienta Ĉinio, Svetlana persone profitas de abundaj fruktoj de loka kunlaboro de ekonomio kaj komerco inter Rusio kaj Ĉinio. Kaj ŝi ankaŭ helpas por eniro de pli kaj pli da rusaj produktoj en ĉinaj familioj.

Diplomiĝinte en universitato, Svetlana venis al Ĉinio, faris instruadon sinsekve en Liaoning-universitato pri Internacia Komerco kaj Dalian-a Fremdlingva Universitato. Poste ŝi entreprenis propran komercan kompanion kaj faris negocojn en sudaj urboj de Ĉinio, inkluzive de la urbo Shenzhen.

En 2018 en urbo Qingdao oficiale ekfunkciis demonstrejo pri ekonomia kaj komerca loka kunlaboro de Ĉinio kaj ŜKO, kiu estas la ununura demonstrejo pri loka kunlaboro inter membrolandoj de ŜKO kaj donas fekundan grundon al entreprenistoj. Pro tio frue en 2019 la familio de Svetlana fiksloĝiĝis en la urbo Qingdao. Maksim, filo de Svetlana, diris, "La demonstrejo ellaboris politikon pri impostoredono, kaj multajn politikojn por helpi malgrandajn entreprenojn pri komerco. En la demonstrejo oni gvidas nin fari aktivadojn de merkatigo en supermerkatoj, magazenoj kaj foiroj por helpi nin trovi taŭgajn pograndistojn."

Rajtigita de la administracio de la demonstrejo, la kompanio de Svetlana respondecas pri entreprenado de rusa nacia pavilono en la demonstrejo kaj per ĝi rekomendo de rusaj produktoj al la ĉina merkato. Nome de la pavilono Svetlana multfoje partoprenis en foiroj kaj helpis la demonstrejon pligrandigi "rondon de amikaro".

Stabile disvolviĝas la demonstrejo, ankaŭ skalo de negocoj de la kompanio de Svetlana duobliĝis en pli ol tri jaroj, vinojn kaj alkoholaĵojn ili vendas en Pekino, Shenyang kaj aliaj urboj de Ĉinio, ankaŭ eksportado rapide kreskis. Dum tiu ĉi procezo Svetlana spertis la mrindajn "ĉinan rapidecon" kaj "ĉinan forton". Ŝi diris, "Antaŭ tri jaroj ni aĉetis domon kaj transloĝiĝis ĉi tien, tiam estis preskaŭ neniu najbaro. Sed nun ĉi tie plene loĝas homoj kaj multaj el ili estas niaj amikoj. Eĉ dum la pandemio homoj venis ĉi tien por entreprenado. Mi kredas, ke la estonta disvolvo estos pli bona."

En la demonstrejo la familio de Svetlana profunde spertas la stabilan disvolvan medion, kreitan de la ŜKO por diverskampa kunlaboro inter membrolandoj de la organizo. Maksim, filo de Svetlana, diris, "La ŜKO konstruas sin kiel sintezan regionan organizon pri kunlaboro de ekonomio kaj sekureco por unuigi kaj ligi diversajn landojn. La demonstrejo estas familio, ankaŭ fenestro de la ŜKO por prezenti landojn de la organizo al la publiko."

Svetlana vivas en Ĉinio jam 23 jarojn, ŝi havas ardan emocion pri Ĉinio kaj firme restos en Ĉinio estonte. Svetlana diris, ke ŝi kaj ŝia familio atestis ekonomian disvolvon de Ĉinio, kaj atendas estonte fariĝi plu la partoprenanto en akcelado de ĉina-rusa komerco. Ŝi diris, "Mi kutimas al la vivo en Ĉinio. La longdaŭra historio de Ĉinio donis movforton al ĉina estonta disvolvo. Mi kredas, ke la estonto de Ĉinio estos pli bona. Niaj dulandaj ekonomioj havas fortan kompletigecon. Ni tre volas helpi al ĉinaj entreprenoj diskonigi siajn produktojn en Rusio."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree