Vicprezidanto de IOC laŭdis la Mondan Interretan Konferencon
Lucia Publikigita: 2022-11-09 17:19:26

Kiel unu el la subforumoj de la Pintkunveno de la Monda Interreta Konferenco 2022 en Wuzhen, la Forumo pri Reta Komunikado kaj Paca Disvolvado okazis en la halo Zhenshui de Wuzhen-a Interreta Internacia Kongresa kaj Ekspozicia Centro merkrede posttagmeze. La forumo estas aranĝita de Ĉina Komunikila Grupo, kaj kunorganizita de China Telecom kaj CRI-online. Juan Antonio Samaranch Jr. videe faris ĉefparoladon en la forumo.

Samaranch Jr. diris, ke la Monda Interreta Konferenco estas sukcese okazigita dum ok jaroj. La konferenco fokusiĝas al avangardaj aplikoj kaj teknologiaj progresoj en ŝlosilaj kampoj kiel 5G, artefarita inteligenteco, Interreto de Aĵoj kaj grandaj datumoj, provizante per pli da elektoj landojn tra la mondo por disvolvi ciferecan ekonomion.

Li ankaŭ esprimis sian konfidon al la integriĝo de la interreto en la olimpikan vivon. Li diris: "Mi kredas, ke kun la disvolviĝo de novaj teknologiaj aplikaĵoj, la Interreto povas krei virtualan version de la ‘tutmonda vilaĝo’ kaj krei novan altecon por la Olimpikoj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree