Biden intencas kandidatiĝi por esti reelektita
Lucia Publikigita: 2022-11-10 19:15:51

Usona prezidento Joe Biden diris merkrede, ke li intencas kandidatiĝi por esti reelektita kaj verŝajne faros finan decidon komence de la venonta jaro, post kiam deklariĝos la rezultoj de la mardaj mezperiodaj elektoj favoraj por la Demokrata Partio.

Biden, demokrato kiu estos 80-jara ĉi-monate, alfrontas demandon, ĉu li serĉos duan oficperiodon aŭ ne.