Okazis cifereca ekonomia forumo de pintkunveno Wuzhen 2022
CMG Publikigita: 2022-11-10 20:46:50

Antaŭtagmeze de la 10a de novembro okazis cifereca ekonomia forumo, unu el la forumoj de la Monda Interreta Pintkunveno en Wuzhen 2022.

Tiu ĉi forumo ampleksas salutparolojn de gastoj, paroladon pri la temo, rondan kunsidon kaj aliajn. Reprezentantoj el registaroj, internaciaj organizaĵoj, profesiaj institucioj, interretaj entreprenoj ĉinaj kaj eksterlandaj, altlernejoj kaj pensfabrikoj faris diskuton kaj interŝanĝon pri nova disvolvo de cifereca ekonomio.

Dum la forumo oni faris ankaŭ la publikigon de rezultoj el artikoloj petitaj je tutmondaj pensfabrikoj, kun la titolo “Komuna perspektivo de cifereca mondo – tutmonda pensfabrikaro kune formu sortkomunumon de la reta spaco, kaj krome, lanĉiĝis la ĉina unuafoja konkurso de novigo por malfermaj fontkodoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree