Ĉinio kaj Kamboĝo subskribis pli ol 10 duflankajn kunlaborajn dokumentojn
Lucia Publikigita: 2022-11-10 14:51:39

Merkrede vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen atestis la subskribon de pli ol 10 duflankaj kunlaboraj dokumentoj post kiam ili renkontiĝis en la Paca Palaco en Pnom-Peno.

La dokumentoj kovras duflankan kunlaboron en agrikulturo, infrastrukturo, edukado, tradicia ĉina medicino, dogano, scienco kaj teknologio, klimata respondo, ktp.

Dum la renkontiĝo, la ĉina ĉefministro kaj Hun Sen promesis plu profundigi reciproke utilan kunlaboron.

Li rimarkigis, ke Ĉinio kaj Kamboĝo ĝuas profundan tradician amikecon, altan gradon de politika reciproka konfido kaj fruktodonan praktikan kunlaboron en diversaj kampoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree