Konstanta Komitato de Politika Buroo de Centra Komitato de KPĈ diskutis pri KOVIM-19
Lucia Publikigita: 2022-11-10 20:49:30

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kunvenis ĵaŭde por aŭkulti raportojn pri respondo al KOVIM-19, diskuti kaj aranĝi 20 rimedojn por plue optimumigi la laboron de prevento kontraŭ epidemio.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon.

La kunveno rimarkigis, ke novaj variantoj de KOVIM-19 daŭre aperas, kaj ili de tempo al tempo eksplodas en Ĉinio.

Laŭ la kunveno, Ĉinio estas granda lando kun multnombraj malavantaĝaj amasoj, malekvilibra evoluo inter regionoj kaj nesufiĉaj medicinaj rimedoj. La kronvirusaj eksplodoj en iuj lokoj de Ĉinio estas konsiderindaj.

Oni rimarkigis, ke pro la mutacio de la viruso kaj la klimato ŝanĝema dum vintro kaj printempo, la amplekso kaj skalo de la epidemio eble pligrandiĝos, kaj la situacio de preventado kontraŭ KOVIM-19 ankoraŭ estas serioza.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree