Usona fama raportisto: Usono tro dependas de teknologio por trakti la novkronvirusan pandemion
Lucia Publikigita: 2022-11-10 14:54:55

La 9an de novembro la retejo de la Universitato de Ĉikago publikigis artikolon kaj diris, ke premiito de la Premio Pulitzer ED YONG, raportisto de la revuo The Atlantic, diris kiam li ricevis la premion honorantan sian raportadon pri la novkronvirusa pandemio, ke Usono dependis tro multe de teknologiaj solvoj al la pandemio KOVIM-19, kun la rezulto, ke la riĉuloj kaj potenculoj rapide uzis tiajn metodojn, kaj poste ili revenis al sia normala vivo kaj ne zorgis pri malegalecoj suferitaj de ordinaraj homoj en risko de la pandemio.

La raportisto diris, ke Usono ŝajne ne volas aŭ ne kapablas lerni la veran lecionon de sia respondo al la novkronvirusa pandemio, kio estas, ke multaj bazaj problemoj en Usono devas esti solvitaj, sed ne tiel, ke oni fidu nur je teknologiaj rimedoj por forigi la epidemion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree