Kial pli kaj pli multaj “debutoj” celas ĈIIE?
CMG Publikigita: 2022-11-10 16:46:28

En la 5a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio amasiĝis novaj produktaĵoj, kiuj el Ĉinio, Azio kaj monda skalo intense debutis. Ili alportis al la publiko tutnovan sperton, elvokis novan inspiron de novigo, kaj liveris platformon al entreprenoj de ĉiuj landoj, kiuj tie povis dividi novigajn ŝancojn.

De kvin jaroj tutmondaj “fanoj” de ĈIIE estas ĉiam pli multaj, kaj la kialo kuŝas en tio, ke la forta allogo elkreskas el novigo. Laŭstatistike, en la antaŭaj kvar ĈIIE publikiĝis pli ol 1 500 specoj de novaj produktaĵoj, novaj teknologioj kaj novaj servoj. En tiu ĉi ĈIIE okazis surlokaj informadoj de pli ol 170 specoj de novaj produktaĵoj. Kompare al la antaŭa ĈIIE, la nombro de informadoj kreskis je preskaŭ 50%, dum la kvanto de novaj produktaĵoj atingis apenaŭ 40%.

Kial pli kaj pli multaj “debutoj” celas ĈIIE? Craig Allen, la prezidanto de Nacia Komitato por Komerco inter Usono kaj Ĉinio, diris, ke la komerco inter Usono kaj Ĉinio ligiĝas tre profunde kaj proksime, multe da usonaj entreprenoj trovas favoron en la ĉina merkato. Tiu rimarko eldiris unu el la gravaj kialoj.

Ĉinio havas 1,4 miliardojn de loĝantojn kaj, precipe, 400 milionojn da meze salajritaj amasoj. La supergranda merkato de Ĉinio estas rigardata kiel plej bona met-loko de novigaj fruktoj. De kvin jaroj ĈIIE jam fariĝas akcelilo, kiu antaŭenigas la internacian komercan kunlaboron

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree