Usona amaskomunikilo: EU esprimas zorgon pri usona Akto de Inflacia Redukto
Lucia Publikigita: 2022-11-11 14:00:53

La 9an de novembro laŭ raporto de usona mediato CNBC, la financaj ministroj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU) okazigis kunvenon lastatempe kaj unuanime esprimis sian zorgon pri la "Akto de Inflacia Redukto" aprobita de Usono, dirante, ke la akto prezentos seriozan minacon al la industriaj kaj ekonomiaj kampoj de eŭropaj landoj. La EU specife listigis naŭ enhavojn en la usona akto, kiuj probable malobservas internacian komercan regularon, precipe la usona "imposta redukto por nordamerikaj elektraj veturiloj". La EU opinias, ke tio ege malhelpos la disvolviĝon de eŭropaj kompanioj fokusantaj al fabrikado de elektraj aŭtomobiloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree