Xi partoprenos Pintkunvenon de G20, neformalan kunvenon de gvidantoj de APEK kaj vizitos Tajlandon
Lucia Publikigita: 2022-11-11 17:20:59

Vendrede proparolanto de la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis, ke laŭ invito de prezidento Joko Widodo de la Respubliko de Indonezio, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos en la 17a Pintkunveno de la Grupo 20 (G20) en Bali, Indonezio, de la 14a ĝis la 17a de novembro.

Hua diris, ke Xi ĉeestos al la 29a Renkontiĝo de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK en Bangkoko, Tajlando, kaj ankaŭ vizitos Tajlandon de la 17a ĝis la 19a de novembro, laŭ invito de ĉefministro Prayut Chan-o-cha de la Reĝlando de Tajlando.

Laŭ Hua, flanke de la Pintkunveno de G20 kaj la Renkontiĝo de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK, Xi okazigos duflankajn renkontiĝojn kun franca prezidento Emmanuel Macron, usona prezidento Joe Biden, senegala prezidento Macky Sall, argentina prezidento Alberto Fernandez.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree