Rusio reagas al la nuligo de la rusa merkatekonomia pozicio fare de Usono
CMG Publikigita: 2022-11-11 20:43:53

La 11an de novembro laŭ la loka tempo Dmitry Peskov, la informa sekretario de rusa prezidento, diris, ke la nuligo de la rusa merkatekonomia pozicio fare de Usono montras, ke Usono ade alprenas agojn en ĉiuj eblaj direktoj por fari subpremon al Rusio.

Peskov rimarkigis, ke sankcioj fakte ne detruis la stabilecon de la rusa ekonomio, sed male alportis tumulton al la tutmonda ekonomio, precipe al la eŭropa. Kaj ankaŭ la usona ekonomio mem estis influata pro la sama kialo. Tial, kvankam Usono nuligas la merkatekonomian pozicion de Rusio kaj daŭrigas sian linion por subpremi Rusion, tamen tio neniel povas stabiligi la tutmondan ekonomion.

En la 10a de novembro la Usona Departemento de Komerco deklaris, ke Usono ne plu rigardas Rusion kiel merkatekonomian landon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree