Sekvu Lucia serĉi importitan kafon el Indonezio en Pekino
Lucia Publikigita: 2022-11-11 20:34:10

Lucia: Kiam vi parolas pri Indonezio, kiaj kafoj venas al via menso? Kata aŭ Mandheling? Saluton mi estas Lucia. Sekvu min serĉi importitajn kafojn en Pekino.

Fotisto: Lucia, kiun kafon ni trinkos hodiaŭ.

Lucia: Mandheling

Lucia: Tigro, Indonazio. Mendu kaj atendu mian kafon. Multaj homoj opinias, ke Mandheling estas amara, ĉu mi elektu dolĉaĵon.

Lucia: Multaj homoj diras, ke la ĝenerala gusto de Mandheling estas pli forta ol tiu el aliaj kaf-produktantaj regionj. Ĉu veras?

Kafisto: Ĉi tiu kafo estas pli forta, ni uzas 16 gramojn da kafpulvoro kun 250g akvo, kaj la akvotemperaturo estas 88 gradoj, do ĝia gusto estos iom pli milda, simila al karamelo, nigra ĉokolado kaj nuksoj.

Lucia: Dankon. Ĝi estas dolĉa kun iomete oranĝa acido.

Lucia: Ju pli forte rostita, des malpli acida estas la kafo, ĉar la organika acido disrompiĝas dum la rostado.

Lucia: Komence mi planis mendi dolĉaĵon kun la kafo, ŝajnas ke tio ne estas bezonata.

Lucia: Kiam ni diskutas pri kafo el Indonezio, multaj amikoj ofte priparolas la kafon Kata, sed ĝi ne estas bona elekto por mi. Unuflanke la produktado de tiu ĉi kafo ne estas mediamika al bestoj, aliflanke la prezo estas alta. Ekzemple, la kafo Mandheling elektita de mi hodiaŭ kostas 48 juanojn(6 usonajn dolarojn), ĝi estas sufiĉe aroman kaj bongusta, sed ĝia prezo estas eble nur 1/4, 1/5 aŭ eĉ 1/10 de tiu de Kata.

Lucia: Amikoj, mi estas Lucia en Pekino, jen estas kafo Mandheling el Indonezio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree