Okazis premidona ceremonio por Tutmonda Interreta Konkurso “Rekte al Wuzhen”, 2022
Lucia Publikigita: 2022-11-11 15:12:45

Vendrede matene en la Interreta Internacia Kongresa kaj Ekspozicia Centro de Wuzhen okazis la premidona ceremonio por Tutmonda Interreta Konkurso “Rekte al Wuzhen”, 2022, kiu anoncis la liston de gajnintoj de 7 programoj inkluzive de cifereca kuracado, cifereca "duobla karbono", artefarita inteligenteco, industria Interreto, konektita aŭto, retsekureco kaj cifereca komuna prospero.

En ĉi tiu konkurso naskiĝis entute 7 specialaj premiitaj projektoj, 7 unuaklasaj projektoj, 21 duaklasaj projektoj kaj 34 triaklasaj projektoj.

Ĉi tiu konkurso estas unu el la gravaj sekcioj de la Monda Interreta Konferenco. Ĉi-jare ĝi altiris 1 110 projektojn el 24 landoj tra la mondo por aliĝi al la konkurso. Ĝi estas internacia konkurso, kiu fokusiĝas al la cifereca ekonomio kaj funkcias tutjare.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree