Rakontoj de ĈIIE “kunĝuanta estontecon” ankoraŭ estas skribataj
CMG Publikigita: 2022-11-11 15:09:07

La jare intencita transakci-sumo atingis 73,52 miliardojn da usonaj dolaroj, do pli alte je 3,9% ol tiu en la antaŭa Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). La kvina ĈIIE, kiu fermiĝis en la 10a de novembro, donis brilan noton al la publiko. Pascal Bizad, la malnova amiko de la ĈIIE kaj altranga vicprezidanto de la kompanio Decathlon en Ĉinio, diris: “En la estonaj 50 jaroj Ĉinio fariĝos unu el la plej gravaj disvolvaj centroj de Decathlon en la mondo.”

Laŭ la donitaĵoj liveritaj de ĉinaj aŭtoritatoj, en tiu ĉi ĈIIE partoprenis 145 landoj, regionoj kaj internaciaj organizaĵoj, kaj pli ol 2 800 entreprenoj el 127 landoj eksponis siajn produktaĵojn, el kiuj 438 debutis kiel novaj specoj, teknologioj kaj servoj, do pli multe ol en la antaŭa ĈIIE. Kiel la unua grava internacia ekspozico okazigita post la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĈIIE denove per riĉaj fruktoj pruvis: Ĝi jam fariĝis fenestro por demonstri la novan disvolvan paradigmon de Ĉinio, platformo por antaŭenigi altnivelan malfermon, kaj internacia publika produkto dividata de la tuta mondo.

Kunĝuo signifas havi pli da ŝancoj. Kunĝuo signifas ankaŭ komune krei pli grandan spacon. Ĉu produktoj “altkvalitaj, fajnaj, ĉu pintaj” aŭ “malgrandaj, sed belaj”, ili ĉiuj povas serĉi eblojn eniri per la ĈIIE la ĉinan merkaton, kaj trovi tie novan terenon de disvolvo kaj kunlaboro. Tio estas viva praktiko formi la homaran komunumon kun komuna estonteco, kaj tio ankaŭ forte pruvas: Ne eblas malkoheri, sed nur malfermo kaj kunlaboro ja alireblas.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree