Viengxay Phoudphavong: Laoso devas lerni de Ĉinio kaj doni atenton al disvolvado de vilaĝo
Ĝoja Publikigita: 2022-11-11 08:07:31

Li venas de Laoso kaj strebas al realigo de sia revo en la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. Li nomiĝas Viengxay Phoudphavong kaj estas pordoktoreca studento de Yunnan-Universitato. En la pasintaj pli ol ses jaroj en Ĉinio, li ne nur finis sian lernadon, havis propran aferon, sed ankaŭ edziniĝis al loka fraŭlino. Li spertis amikecon inter Laoso kaj Ĉinio kaj sentis disvolvon kaj ŝanĝiĝojn de la sudokcidenta landlimo de Ĉinio.

La 3-an de decembro, 2021, la  Ĉina-laosa Fervojo komplete malfermiĝis al trafiko. Inter la unuaj pasaĝeroj de la fervoja linio, Viengxay Phoudphavong ne povas kaŝi sian emocion. Li diris, ke la fervojo estas "feliĉa fervojo" liganta Laoson kaj Ĉinion. "Antaŭe sen la fervojo necesis pli ol 20 horoj por reveno al mia hejmo de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, per buso. Nun danke al la fervojo necesas nur pli ol 10 horoj, kaj la trafiko estas tre oportuna. La fervojo donas pli novan oportunon kaj pli novan disvolvon al trafiko, transporto, turismo kaj aliaj fakoj de Laoso."

En la jaro 2015 Viengxay Phoudphavong venis al Ĉinio kaj ekstudis en Yunnan-Universitato por magistreco. Diplomiĝinte, li restas en Yunnan-provinco, kie li rekonis sian amantinon kaj havas propran familion. Poste li kun lia edzino ekfunkciigis sinsekve interretan restoracion kaj stacion akceptantan ekspresaĵojn. Li diris, "Mi opinias, ke estas tre bona la perspektivo de ĉina interreta ekonomio, precipe, ke konsumo interreta estas pli kaj pli multa, tial interreta restoracio havas brilan estonton."

Nun Viengxay Phoudphavong ĝoje ĝuas la vivon en Yunnan-provinco. En sia libera tempo li vizitas vilaĝojn ĉe la landlimo kaj spektas montojn, akvojn kaj pejzaĝojn. Li iam servis kiel volontulo en urbeto Nakeli de urbo Pu'er, tie en iu elementa lernejo li pentris kaj dancis kun geknaboj kaj rakontis al ili pri amikeco inter Laoso kaj Ĉinio. Li ankaŭ vizitis lokajn vilaĝojn por lerni, kiel ili sin liberigis el malriĉeco kaj sin riĉigis per disvolvo de trajta ekonomio.

Laosa junulo Viengxay Phoudphavong vivas en la ĉina Yunnan-provinco kaj atestas la kontinuan profundigon de interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter Laoso kaj Ĉinio sur diversaj kampoj. Li diris, "De la lastaj pli ol 60 jaroj la du popoloj helpas unu la alian, ili estas bonaj najbaroj, kaj lastajn jarojn la du landoj faris kunlaborojn rilatajn al multaj programoj, precipe ili konstruis la laoso-ĉinan komunumon kun komuna estonteco… kio multe helpas Laoson, ĉar la ĉina merkato estas giganta, tial laosaj produktoj povas esti eksportitaj al Ĉinio. Mi esperas, ke estonte la du landoj havos pli da kunlaboroj kaj pli da programoj. Por ni, junuloj, la estonto estas tre bona ĉu por laboro ĉu por entreprenado."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree