Laŭ la Ĉina Homloĝata Spaca Agentejo, la ĉina kargo-kosmoŝipo Tianzhou-5, liveranta provizojn por la kosmostacio, sukcese finis sian statan agordon kaj kuniĝis kun la kombinaĵo de ĉina kosmostacio sabate.
La agentejo diris, ke je 12:10 (Pekina Tempo), Tianzhou-5 faris rapidan aŭtomatigitan rendevuon kaj aldokiĝon ĉe la malantaŭa aldokaĵhaveno de la kerna modulo de la kosmostacio Tianhe.
Tio estas la unua fojo, ke ĉinaj tajkonaŭtoj atestas la alvenon de kargo-kosmoŝipo en la kosmostacion de Ĉinio.
Tiu misio plenumis rapidan aŭtomatan interkuniĝon ene de proksimume du horoj. Ĝi havas grandan signifon por plibonigi en la spaco kubliĝon kaj por pligrandigi urĝan provizon por la kosmostacio.