Ĉinio memorfestis la 156an datrevenon de la naskiĝo de Sun Jatsen
Qiujieming Publikigita: 2022-11-12 18:10:32

Sabate okazis ceremonio por memorfesti la 156an datrevenon de la naskiĝo de Sun Jatsen, granda nacia heroo, granda patrioto kaj granda antaŭulo de la ĉina demokratia revolucio.

La Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politik-konsultiĝa organo de Ĉinio, okazigis la memorceremonion en la parko Zhongshan de la urbocentro de Pekino, kiu estas nomita laŭ Sun.

Oficistoj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, la Centra Komitato de la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, la Departemento pri la Unuecfronta Laboro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la pekina urba registaro omaĝis al Sun ĉe lia statuo. Partoprenantoj en la ceremonio faris tri riverencojn antaŭ la statuo.

Naskita en 1866 en la provinco Guangdong de suda Ĉinio, Sun estas konata pro sia ĉefrolo dum la Revolucio de 1911, kiu renversis la imperian dinastion Qing (1644-1911) kaj finis pli ol 2 000 jarojn da feŭda regado en Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree