Vespere de la 12a de novembro en maro oriente de Fiĝioj, insullando en suda Pacifiko, okazis 7-grada tertremo. Nun ankoraŭ ne estas raporto pri perdo de vivo kaj havaĵo.
La Usona Geologia Esplorejo informis, ke tiu ĉi tertremo okazis je 19:09, kaj la epicentro profundiĝas je 587,2 kilometroj, ĉe 20,116°S kaj ĉe 178,363°U.
Laŭ loka komunikilo, post la tertremo oni ne anoncis cunaman alarmon.