Ĉinio pritraktas 552 milionojn da pakaĵoj dum aĉetfestivalo de “Doubla 11”
Qiujieming Publikigita: 2022-11-12 17:40:17

La Ĉina Ŝtata Poŝta Buroo sabate diris, ke la ĉinaj kompanioj de ekspresa distribuo pritraktis 552 milionojn da pakaĵoj en la 11a de novembro, la festivalo de interreta aĉetado “Duobla 11”, do pli 1,8-oble ol la kutima ĉiutaga negockvanto.

La ekspresa sektoro de Ĉinio traktis 4,27 miliardojn da pakaĵoj de la 1a ĝis la 11a de novembro, ĉar interreta vendkvanto pliiĝis en tiu ĉi sezono, laŭ la buroo.

Ĝi diris, ke tiu sektoro estas bone preparita por la pinta sezono, kiu povas daŭri ĝis la 20a de novembro, kaj la proviza reto funkcias glate.

Komenciĝinte en 2009, la aĉetfestivalo "Duobla 11" disvolviĝis al unu el la plej atendataj aĉetfestivaloj en Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree