Fermiĝis la 40a kaj 41a pintkunvenoj de ASAL
CMG Publikigita: 2022-11-13 19:04:01

La 13an de novembro, en Pnom-Peno, la ĉefurbo de Kamboĝo, fermiĝis la 40a kaj 41a pintkunvenoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL). En la kunveno la membroj de la asocio esprimis, ke ili plue klopodas por revigligi la ekonomion, intensigi la solidarecon interne de la ASAL, kune respondi al defioj, kaj strebi al konstruado de sortkomunumo por la ASAL.

En la ferma parolado la kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen diris, ke nuntempe la internaciaj kaj regionaj situacioj ŝanĝiĝas profunde kaj komplekse, kaj en tia okazo la membroj de la ASAL faris fruktodonajn interkonsiliĝojn por plifortigi la centran pozicion de la ASAL kaj ties rilatojn al la ekstero, kaj tio helpas al la ASAL evolui pace, stabile kaj bonstate.

Kiel gvidanto de la oficanta prezidanto-lando, Hun Sen en la fermo transdonis la frapilon de la oficanta prezidanto-lando al Joko Widodo, la prezidento de Indonezio, la oficanta prezidanto-lando en 2023.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree