Li Keqiang: Ĉinio volas liveri novan dinamikon por la kunlaboro 10+3
CMG Publikigita: 2022-11-13 16:26:48

La 12an de novembro, kiam la ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis en Pnom-Peno la 25an kunvenon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) kaj de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, li akcentis, ke la aperta pordo de Ĉinio malfermiĝos pli kaj pli larĝe, kaj ke Ĉinio per sia disvolvo alportos novajn ŝancojn al diversaj landoj kaj ankaŭ liveros novan dinamikon por la kunlaboro 10+3.

Li Keqiang diris, ke la sistemo 10+3 estas ĉefa vojo de la kunlaboro de la ASAL, ĉar ni bezonas tion, kio povas vigligi nian kunlaboron, garantii la stabilecon de internaciaj produktoĉeno kaj provizoĉeno, kaj reprosperigi la regionon kaj la mondon.

Partoprenantaj gvidantoj diris, ke ĉiuj partioj devas strikte sin unuigi, pliprofundigi kunlaboron en diversaj kampoj, akceli la integrigon de la regiono, kune respondi al tutterglobaj defioj kaj havigi al si pli grandajn sukcesojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree