Laŭ informo de la oficejo de la Ĉina Homporta Spacinĝenierio, la tri ĉinaj kosmonaŭtoj de Shenzhou-14 sukcesis malfermi la pordon de la kargokosmoŝipo Tianzhou-5 je la 14a horo kaj 18 minutoj en la 13-a de novembro, laŭ la tempo de Pekino. Post la fino de preparaj laboroj ili sukcese eniris kargokosmoŝipon Tianzhou-5 je la 15a horo kaj 3 minutoj. Poste la kosmonaŭtoj estis farontaj rilatajn laborojn laŭplane.