Xi: Gvidantoj de Ĉinio kaj Usono bezonas mapi ĝustan kurson por duflankaj rilatoj
Yu Publikigita: 2022-11-14 19:18:55

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde dum renkontiĝo kun usona prezidento Joe Biden, ke kiel gvidantoj de du gravaj landoj, ili devas mapi la ĝustan kurson kaj trovi la ĝustan direkton por duflankaj rilatoj kaj altigi la interrilatojn. Li diris, ke la du gvidantoj subtenis komunikadon per video-konferencoj, telefonvokoj kaj leteroj, tamen neniu el ili vere povas anstataŭigi vizaĝ-al-vizaĝajn interŝanĝojn. Li diris al Biden, ke la du landoj devas preni historion kiel spegulon kaj lasi ĝin gvidi la estontecon.

Xi akcentis, ke nun la epokaj ŝanĝiĝoj disvolviĝas senprecedence, homa socio alfrontas senprecedencajn defiojn, kaj la mondo staras ĉe vojkruciĝo. "Ni zorgas kaj ĉiuj aliaj landoj de la mondo zorgas, kiun vojon ni elektu. La internacia komunumo ĝenerale atendas, ke Ĉinio kaj Usono bone traktu siajn rilatojn. Nia renkontiĝo hodiaŭ altiris tutmondan atenton. Ni devas labori kun aliaj landoj por plifortigi esperon pri paco de la mondo, pliigi fidon pri tutmonda stabileco kaj aldoni movforton al komuna disvolviĝo. Mi volas havi sinceran kaj profundan interŝanĝon de vidpunktoj kun s-ro prezidento pri strategiaj demandoj de ĉina-usonaj rilatoj kaj gravaj tutmondaj kaj regionaj demandoj same kiel antaŭe. Mi ankaŭ atendas labori kun s-ro prezidento por revenigi ĉina-usonajn rilatojn sur la vojon de sana kaj stabila disvolviĝo por profitigi ambaŭ landojn kaj la tutan mondon."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree