Informoj transigitaj de Biden pri klimata ŝanĝiĝo ne estas bezonataj de mondo
Ĝoja Publikigita: 2022-11-14 14:46:38

Kvankam usona prezidento Joe Biden strebis al reklamo de usonaj atingoj pri trakto de klimata ŝanĝiĝo en la 27-a sesio de la Konferenco de Partioj al la Frama Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo, tamen tion multaj partioj apenaŭ akceptis. Lastatempe usona ĵurnalo The New York Times publikigis artikolon dirante, ke informoj transigitaj de Biden pri klimata ŝanĝiĝo ne estas bezonataj de la mondo.

La artikolo opinias, ke la tendaro de evoluantaj landoj riproĉis, ke industriigaj landoj gvidataj de Usono estas la ĉefkrimulo de la klimata ŝanĝiĝo, kaj postulis, ke ili faru kompenson pro tio. Ĝis nun "eŭropaj landoj estas la ununuraj pagintoj". La registaro de Biden promesis antaŭ 2024 jare pagi 11,4 miliardojn da usonaj dolaroj por trakti la klimatan ŝanĝiĝon, sed lastjare ĝi pagis nur miliardon da usonaj dolaroj. Laŭ statistiko ĝis nun Usono plenumis nur 5% de sia komenca promeso.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree