Ceremonio de ekelsendo de Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping (Versioj en indoneziaj kaj tajlandaj lingvoj) kaj ceremonio de dokumenta filmo Ĉinio en Nova Vojaĝo
Ĝoja Publikigita: 2022-11-14 21:03:17

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde atingis Indonezion por pintkunveno de G20 kaj poste iros al Tajlando por neoficiala kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj vizito. Okaze de tio, lunde en Pekino okazis ceremonio de ekelsendo de televida serio Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping (Versioj en indoneziaj kaj tajlandaj lingvoj) kaj ceremonio de dokumenta filmo Ĉinio en Nova Vojaĝo de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de ĈKG donis paroladon al la okazaĵo, kiun ĉeestis ankaŭ direktoroj de naciaj televidaj stacioj kaj ĉefaj amaskomunikiloj de Indonezio, Tajlando, Kamboĝo, Barato, Laoso, Niĝerio, Pakistano, Srilankao, Turkio kaj aliaj landoj.

Shen esperis en sia parolado, ke el la programeroj la popolamasoj de Indonezio kaj Tajlando profunde komprenos la pasintecon, estantecon kaj estontecon de Ĉinio kaj faros kontinuan klopodon por sana kaj longtempa disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando.

De la 14-a de novembro estas elsendata Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping (Versioj en indoneziaj kaj tajlandaj lingvoj) komune produktita de la ĈKG, indonezia landa televida stacio kaj tajlanda nacia televida stacio.

De la 14-a de novembro Ĉinio en Nova Vojaĝo estas elsendata de televidaj stacioj de Tajlando, Kamboĝo, Barato, Laoso, Niĝerio, Pakistano, Sri-Lankao kaj Turkio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree