Ĉina prezidanto atingis Balion de Indonezio por Pintkunveno de G20
Yu Publikigita: 2022-11-14 15:24:40

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Balion de Indonezio por ĉeesti la 17an Pintkunvenon de la Grupo 20 (G20) de la 14a ĝis la 17a de novembro.

Sub la temo "Kune Renormaliĝi, Refariĝi Pli Forta", la Pintkunveno de G20 malfermiĝos marde kun fokuso sur plifortigo de la tutmonda prisana arkitekturo, akcelado de daŭripova energitransiro kaj antaŭenigo de cifereca transformiĝo.

Ĝin sekvos la 29a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la tajlanda ĉefurbo Bangkoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree