Ĉina ĉefministro alvokas kunlaboron en Orienta Azio por akceli pacon kaj prosperon
Ĝoja Publikigita: 2022-11-14 15:18:49

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe alvokis dividi oportunojn kaj profundigi regionan kunlaboron por realigi longtempan pacon, stabilecon kaj prosperon en Orienta Azio en la Orienta Azia Pintkunveno.

Li faris la rimarkojn en la 17-a Orienta Azia Pintkunveno, prezidita de kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen kun ĉeesto de gvidantoj de landoj de Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, prezidento de Sud-Koreio Yoon Suk-yeol, usona prezidento Joe Biden, japana ĉefministro Fumio Kishida, aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese, novzelanda ĉefministro Jacinda Ardern, hinda vicprezidento Jagdeep Dhankhar, rusa ministro de eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj aliaj gvidantoj.

Li diris, ke la internacia kaj regiona situacioj estas kompleksaj kaj implikaj kun streĉiĝantaj riskoj kaj defioj de energio, nutraĵo kaj financo. Samtempe kun tio la regiono ĝenerale konservas pacon kaj stabilecon, estas kontinue progresanta regiona ekonomia integrigo kaj formiĝanta stabila sistemo de industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Li diris ankaŭ, ke sekve de pli fortiĝanta alvoko de popoloj en la regiono pri paco kaj disvolvo, landoj de la regiono bezonas persisti en reciproka respekto, profundigi komune gajnan kunlaboron kaj komune trakti riskojn kaj defiojn.

Fine la ĉina ĉefministro elmetis tri proponojn.

Unue, la landoj bezonas persisti en strategia dialogo kaj fari konstruivajn interagojn. Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun ĉiuj aliaj partioj por krei favorajn kondiĉojn al plivastigo kaj profundigo de praktika kunlaboro kaj al solidigo de fundamento de longtempa paco kaj stabileco en Orienta Azio.

Due, la landoj bezonas disvolvi preciproke utilan kunlaboron kaj trakti riskojn kaj defiojn komune. Li aldonis, ke Ĉinio kredas, ke estas grave garantii sekurecon de energio kaj nutraĵo, fari unuigitajn klopodojn por renkonti klimatajn kaj ekologiajn defiojn kaj antaŭenigi daŭripovan disvolvon en la regiono.

Trie, la landoj bezonas konservi la centran pozicion de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj kaj akceli inkluzivecan regionan arkitekturon. La arkitekturo de regiona kunlaboro gvidata de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj konsideras la interesojn de ĉiuj partioj kaj konformas al la regiona realo.

Ĉeestantoj diskutis pri internaciaj kaj regionaj varmaj temoj en la kunveno.

Pri la ukrainaj krizoj Li montris, ke Ĉinio ĉiam pledas por respekti la suverenecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj landoj, observi celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN, subteni ĉiujn klopodojn por solvi krizojn pace, konservi racion kaj sindetenon kaj oponi kontraŭ uzo kaj minaco de uzo de nukleaj armiloj.

Gvidantoj ĉeestantaj al la kunveno diris, ke antaŭ internaciaj intensiĝo kaj multoblaj defioj, regionaj landoj devas resti en solidareco, persisti en reciproka respekto, fari dialogon kaj kunlaboron, plenumi plurflankismon de malfermo kaj inkluziveco, gardi komunajn interesojn kaj trakti komunajn defiojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree