Ĉina kargospacoŝipo Tianzhou-4 reeniros atmosferon
Yu Publikigita: 2022-11-14 18:14:55

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo diris, ke la ĉina kargospacoŝipo Tianzhou-4, taskita pri subtenado de la homekipita misio Shenzhou-14, estas planita reeniri la atmosferon en regata maniero marde.

La agentejo diris lunde en mallonga komunikaĵo, ke la plejparto de la komponentoj de la kosmoŝipo forbrulos dum la reeniro, kaj malgranda kvanto da ĝiaj disrompaĵoj falos en la planitajn akvojn de Sud-Pacifiko.

La kargospacoŝipo Tianzhou-4 estis lanĉita la 10an de majo de la Wenchang-a Kosmodromo en la ĉina suda provinco Hainan. Ĝi apartiĝis de la kosmostacia kombinaĵo la 9an de novembro kaj ŝanĝiĝis al sendependa flugo post fino de ĉiuj asignitaj taskoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree